WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Reĝoj 21
10 - Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
Select
1 - La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥefci-Ba.
2 - Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
3 - Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn forigis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al Baal kaj faris sanktan stangon, kiel faris Aĥab, reĝo de Izrael, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi.
4 - Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris: En Jerusalem Mi estigos Mian nomon.
5 - Kaj li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo.
6 - Kaj li trairigis sian filon tra fajro, kaj li aŭguradis kaj sorĉadis, kaj starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin.
7 - Ankaŭ la idolon por Aŝtar, kiun li faris, li starigis en la domo, pri kiu la Eternulo diris al David kaj al lia filo Salomono: En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne,
8 - kaj Mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun Mi donis al iliaj patroj, se ili nur observos, por agadi konforme al ĉio, kion Mi ordonis al ili, kaj al la tuta instruo, kiun donis al ili Mia servanto Moseo.
9 - Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
10 - Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
11 - Pro tio, ke Manase, reĝo de Judujo, faris tiujn abomenindaĵojn, kiuj estas pli malbonaj, ol ĉio, kion faris la Amoridoj, kiuj estis antaŭ li, kaj li pekigis ankaŭ la Judojn per siaj idoloj,
12 - tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Jerusalemon kaj Judujon tian malbonon, ke ĉe ĉiu, kiu tion aŭdos, ektintos en ambaŭ liaj oreloj.
13 - Mi etendos super Jerusalem la mezurŝnuron de Samario kaj la vertikalon de la domo de Aĥab, kaj Mi elviŝos Jerusalemon tiel, kiel oni elviŝas pladon, elviŝos kaj renversos.
14 - Kaj Mi forpuŝos la restaĵon de Mia heredaĵo, kaj Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj;
15 - pro tio, ke ili faradis malbonon antaŭ Miaj okuloj kaj incitadis Min, de post la tago, kiam iliaj patroj eliris el Egiptujo, ĝis la nuna tago.
16 - Ankaŭ da senkulpa sango Manase elverŝis tre multe, ĝis li plenigis Jerusalemon de unu rando ĝis la alia, krom sia peko, per kiu li pekigis Judujon, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo.
17 - La cetera historio de Manase, kaj ĉio, kion li faris, kaj la pekoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
18 - Kaj Manase ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la ĝardeno ĉe lia domo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amon.
19 - La aĝon de dudek du jaroj havis Amon, kiam li fariĝis reĝo, kaj du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Meŝulemet, filino de Ĥaruc, el Jotba.
20 - Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel agadis lia patro Manase.
21 - Li iradis laŭ tute la sama vojo, laŭ kiu iradis lia patro, kaj li servadis al la idoloj, al kiuj servadis lia patro, kaj adorkliniĝadis antaŭ ili.
22 - Li forlasis la Eternulon, Dion de liaj patroj, kaj ne iradis laŭ la vojo de la Eternulo.
23 - Kaj la servantoj de Amon konspiris kontraŭ li, kaj mortigis la reĝon en lia domo.
24 - Sed la popolo de la lando mortigis ĉiujn, kiuj faris konspiron kontraŭ la reĝo Amon; kaj la popolo de la lando faris reĝo anstataŭ li lian filon Joŝija.
25 - La cetera historio de Amon, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
26 - Kaj oni enterigis lin en lia tombo, en la ĝardeno de Uza. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joŝija.
2 Reĝoj 21:10
10 / 26
Kaj la Eternulo ekparolis per Siaj servantoj, la profetoj, dirante:
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget